Un nara de natal
KRISTNASKTEMPAN
ETOSON EL KVARDEKAJ-KVINDEKAJ priskribis al ni Raita Pyhälä en Finnlando
Jula rakonteto el
la pasintaj tempoj en postmilita lando:
SUR LA AMBIENTE EN TEMPO DE NATAL EN LA DESENIOS DE 1940 E 1950, narada par Raita Pyhälä en Suomi
Un raconteta de natal de la tempo pasada en un pais posgeral:
Ie iam, antaù
longe vivis knabineto, kiu nomiĝis Pirjo. Ŝia nomo devenis de Birgit, sed ŝi ne
tion sciis, ŝi kaj ŝiaij samlingvanoj ne sciis prononci B kaj G. Malgraù tio
Pirjo estis sufiĉe feliĉa.
En alga loca a alga tempo un xica peti vive su la nom Pirjo. Sua nom ia deveni de Birgit, ma el no sabe esta, el e sua cameradas lingual no sabe como pronunsia B e G. An con esta Pirjo es sufisinte felis.
Jam venis vintro kaj ŝi ĝuis la neĝon, precipe la skiadon. Sketilojn ŝi
ne havis, sed ŝi ne malĝojis, ĉar ankaù la aliaij homoj en ŝia vilaĝo ne havis
sketilojn. Ŝiaj vestaĵoj ne estis novaj, kontraùe. La vestaĵojn ŝi heredis de
pli aĝa fratino aù de kuzinoj.
La inverno ia veni ja, e el gusta la neva, spesial la sci. El ave no patines, ma el no tristi, car ance la otra familias en la vileta ave no patines. Sua vestes no es nova, a contra. El ia erita sua vestes de la fraton o de cusines.
Tamen nun estis escepto. Panjo kudrigis por ŝi belan robon. Tio
malofte okazis, ĉar en tiu fora pasinta tempo estis malfacile aĉeti ŝtofon kaj
pagi al la kudristino. Sed ne gravis, nun ŝi surhavis sian novan lanan robon,
ĝi estis varma, blua, ŝatinda.
An tal, aora es un eseta. Mama ia cose un roba bela per el. Un tal cosa ia aveni rara, car compra stofa o paia a un cosor ia es difisil en esta tempo distante pasada. Ma lo no gravi, aora el porta sua nova roba de lana, lo es calda, blu, gustable.
La butonoj aspektis kiel brilaj amanitoj. Amuze! Ŝi ofte
fingrumis la butonojn kaj rerigardis ilin. Sub la robo ŝi havis purajn ĉemizon
kaj kalsoneton, surpiede dikajn kaj longajn ŝtrumpojn trikitajn el lano. Ili
iom jukis ŝian haùton ĉe la gamboj, sed ŝi alkutimiĝis.
La botones aspeta como amanitas briliante. Divertinte! El diti frecuente la botones e reregarda los. Su la roba el ave un camisa e un pantaleta, ambos pur; la pedes porta calsas spesa e longa, tricotada de lana. Los pruri alga la pel a la gamas, ma el ia abitua.
Ŝia longa densa
hararo estis lavita, sekigita, brosita, kombita kaj kunigita en du dika brilaj
plektaĵoj. Malofte la patrino lavis ŝian hararon, eble unu fojon en monato aù
du monatoj. Estis ja malfacile lavi ĝin en la brulvarma saùno sen duŝo, sen
krano, la sapo bruldoloris en ŝiaj okuloj. Sed grave nun estis, ke la harplektaĵojn
ornamis du grandaj ruĝaj bantoj ĉe la pinto. Ankaù la rubandoj estis lavitaj
kaj gladitaj! Ŝi sentis sin vere pura kaj bela, esperplena.
Sua capeles longa e densa es lavada, secida, brosada, petenida e juntada en du trensas spesa e briliante. La madre lava rara la capeles de Pirjo, cisa a un ves per un mense o du menses. Lava los es serta difisil en la sauna ardente calda sin dux, sin valva, con la sapon cual arde la oios. An tal, aora la trensas de capeles es decorada par du nodas grande e roja a la apico. Ance la bandas es lavada e presada! El senti vera pur e bela, plen de espera.
Estis la 24a de
decembro, la plej granda festo de la jaro. Kvankam ŝia patro ĉiujare diris, ke
la infanoj ne havos donacojn, ŝi skribis leteron al Joulupukki, la fabela
bonvola virego, kiu al ĉiu finna domo kaj bieno venis per sledo tirata de
ĉevalo.
La dia es la 24 de desembre, la festa la plu grande de la anio. An si sua padre dise anial, ce la infantes no va ave donadas, Pirjo scrive un letera a Joulupukki, la om lejendal e bonvolente, ci veni a cada casa e cultiveria suomi en un treno tirada par cavalo.
En sia letero ŝi
petis, ke Joulupukki donacu al ŝi fabellibron. Pirjo tre ŝatis fabelojn, sed ne
timigajn. Dankon al la familia kuracisto, Panjo sciis, ke Pirjo ne eltenas
kruelajn legaĵojn kaj ke la fino neniam estu malfeliĉa. Espereble ankaù Joulupukki
sciis tion. La leteron Pirjo starigis en la neĝo inter la siringoheĝo kaj dika
pino.
En sua letera el demanda ce Joulupukki va dona a el un libro de fables. Pirjo gusta multe fables ma no los asustante. Grasias a la dotor de la familia, mama sabe ce Pirjo no tolera libros cruel, e la fini debe nunca es nonfelis. Esperable ance Joulupukki sabe lo. Pirjo sta la letera en la neva entre la sepe de lilas e la pina spesa.
Postmarkojn ŝi ne
havis, monon ŝi ne havis kaj ne sciis la precizan adreson. Tamen ŝi gaje kaj
firme kredis, ke la julaj koboldoj forportos la leteron al la Orelmonto* en
Laponio, kie Joulupukki tiam loĝis kun siaj edzino kaj koboldoj. Pirjo miris,
ĉu li havas tiom da infanoj. La koboldoj ja ĉie embuskas kaj gvatas, ĉu ŝi bone
kondutas, diris la plenkreskuloj.
Selos el no ave, mone el no ave, e el no sabe la adirije esata. An tal el crede joiosa e firma, ce la elfos de natal va trae la letera a Monte de Orea en Sami, do Joulupukki abita alora con sua sposa e scoltas joven. Pirjo mervelia, esce el ave tan multe enfantes, car la scoltas embosce e oserva, esce el condui bon, la adultes ia dise.
La tempo pasas
tro malrapide. En la tagĉambro patro starigis la piceon, kiun li estis preninta
el sia propra picearo. Li iom grumblis, ke ĝi ne plu kreskos por doni
mono-donan lignon. Ne, ĝi estas starigita kiel festoarbo, la infanoj rajtas meti
sur ĝin ornamaĵojn, kiujn ili mem faris, kaj la fragilajn vitrobirdojn de Panjo, kaj la aĉetitajn
blankajn kandelojn. La piceo bonodoras kaj belegas. Bonodoras ankaù la
hiacinto, kiun iu amikino aĉetis por Panjo. Neniam antaù(e?) Pirjo vidis tian
floron.
La tempo pasa tro lenta. En la sala xef padre ia sta la pisea, cual ia es prendeda de sua propre bosce de piseas. Padre cexeta alga, ce lo no crese plu e dona lenio per mone. No, lo es stada per es un arbor de festa, la infantes es permeteda a pone sur lo decoras, cual los mesma ia crea, e la avias frajil de vitro de mama, e la candelas blanca, comprada. La pisea bonodori e aspeta multe bela. Bonodorinte es ance la jasinto, cual es comprada per mama par alga ami. Nunca a ante Pirjo ia vide acel flor.
En la manĝoĉambro, kiun la familio uzis nur por Julo kaj la nasiĝtago de la patro, staras tablo kovrita de mirinda tuko brodita de Panjo. La manĝilaron kaj porcelanan servicon nun metitajn ili uzas nur dumfeste. Ankaù la pladoj estas tiaj, ke tio haveblas nur dum la jula sezono.
En la sala de come, cual la familia usa sola per natal e la aniversario de padre, sta la table covreda con un tela merveliosa, brodeda par mama. La utiles de come e ojetos porselana de servi, cual es aora poneda, es tal como on usa sola en festos. Ance la platos es tal como on pote ave sola en la saison de natal.
Dankon al la
granda laboro de la gepatroj kaj la hejme buĉita porko: ŝinko, kolbasetoj,
fiŝaĵoj, diversa pladoj el karotoj, ruĝaj betoj, napoj, terpomoj, kaj por
deserto rizokaĉo kun cinamo kaj sukero, kompoto el sekigitaj prunoj kaj aliaj
fruktoj. La freŝaj oranĝetoj en malnova ligna ujego aspektas kiel someraj
suneto(j?) en la vintra malhelo. Ili ankaù plaĉe bonodoras.
Grasias a la labora grande de la jenitores e a la porco matada a casa: jamon, colbasas, pexes, platos diversa de carotas, betas, nabos, patatas, e per deser gaxa de ris con canela e zucar, un fruta-en-xirope de prunos secida e otra frutos. La oranias peti e fresca en un caxa vea de linio aspeta como soles peti estatal en la oscur invernal. Los ance bonodori plasente.
Post la frandinda manĝo audiĝas bruego ĉe la pordo. Envenas Joulupukki. Li havas paketojn en la korbego, per kiu oni kutime portas lavitajn tukojn kaj vestojn. Lia vizaĝo aspektas ne homa, ĉar li surhavas maskon kun longa blanka barbo kaj okulvitroj, tra kiuj la okuloj ŝerce kaj amikale blinkas.
Pos la come saborosa on oia ruido a la porte. Joulupukki entra. El ave pacetas en la sesto grande, con cual on ia abitua a porta telas o vestes ja lavada. Sua fas no aspeta umana, car el porta un masca con un barba longa e blanca, e un oculo tra cual la oios sintili bromosa e amin.
Li diras, ke li
malbone vidas, kaj petas iun alian legi la nomojn sur la pakaĵoj (?) volvitaj
en buntaj julpaperoj.Surprize! Malgraù la antaùdiro de Paĉjo ĉiu familiano
ricevas 2 - 3 donacojn! Pirjo kun granda intereso sekvas la malfermadon: lanaj
ŝtrumpetoj, lanaj trikitaj gantoj, rozkoloraj kotonaj subvestaĵoj, kalsono el
lano , noktoĉemizoj …
El dise ce el vide mal, e demanda ce algun leje la nomes sur la pacetas, envolveda en paperes colorosa de natal. Surprendente! An con la predise de papa cada familian reseta 2 - 3 donadas! Pirjo atende multe interesada la abri: calsetas de lana, gantos tricotada de lana, vestetas ros de coton, un pantaleta de lana, camisa de note …
Sed kie la FABELLIBRO petita de ŝi? El la volvaĵoj aperas nun nur skribiloj, farbokrajonoj, kajero … kaj denove pliaij vestaĵoj. SED KIE LA FABELOJ??? Pirjo ektimetas, ke ĝi ne troviĝos en la korbego.
Ma do es la LIBRO DE FABLES, cual el ia demanda? De la envolvedas apare aora sola utiles de scrive, lapises colorida, un libro de eserse … e denova plu vestes. MA DO LA FABLES??? Pirjo panica de la pensa ce lo no es en la sesto.
Joulupukki jam
foriras dirante, ke li devas iri al siaj ĉevalo kaj sledo plena de donacoj por
aliaj infanoj en la vilaĝo … Paĉjo lin dankas etendante al li glaseton
da brando. Pirjo amare pensas, ke ankaù en aliaj hejmoj oni tiel regalis
Joulupukki-n kaj ke li ebriiĝis kaj forgesis ŝian libron. Ŝi preskaù ploras.
Joulupukki es ja partinte. El dise ce el debe vade a sua cavalo e la treno plen de donadas per otra enfantes en la vileta … Papa grasia el e estende un vitro de coniac a el. Pirjo pensa amarga, ce ance en otra casas on ia regala Joulupukki, e ce la om ia enebria e oblida la libro de Pirjo. El plora cuasi.
La kandeloj kaj fajreroj de ĝojo kaj espero estingiĝas en
ŝiaj okuloj. Ŝi provas kaŝi sian
vizaĝon per la basko de sia robo. Paĉjo kaj Joulupukki estas elirontaj,
sed tion ŝi ne volas vidi. Joulupukki iom riproĉas la infanojn, ke ili ne
kantis julajn kantojn por li.
La candelas e sintilis de joia e espera estingui en sua oios. El proba asconde sua fas par la coda de la roba. Papa kaj Joulupukki va sorti , ma Pirjo no vole vide lo. Joulupukki critica alga la infantes par ce los no ia fa cantas de natal per el.
Strange ke li ne scias, ke en tiu familio oni ne muzikas,
ĉar la patro ne eltenas miskantadon. Ankaù li ne plu kantas, sed kelkfoje li
ludas violonon, nur por si, sen aùskultantoj, kiujn li petas eldomiĝi, kvankam
la eta Pirjo tre ŝatus aùskulti muzikon. Violino estas ŝia plej ŝatata
instrumento.
Strana ce el no sabe. ce en esta familia on no fa musica, car la padre no tolera malcanta. Ance papa no canta, ma a veses el jua violin, sola per se, sin escutores, ci el demanda per sorti, an si Pirjo. la peti, gusta multe escuta musica. Violin es la strumento la plu amada par el.
Kiam Paĉjo revenas tra la pordo, li portas en siaj manoj ne malgrandan pakon. Li diras, ke li trovis ĝin en la neĝo apud la sledo de Joulupukki. Li serĉas la nomon sur ĝi, trovas kaj en klara voĉo legas: ”Bonan Julon al Pirjo, deziras Joulupukki!” Ŝia espero revenas. La ĝoj-fajrero reaperas en ŝiaj okuloj. La kandeloj pli forte lumas. Paĉjo enmanigas al ŝi la pakaĵon kaj ŝi singarde malvolvas la buntan paperon, sen siri. Oni ja ŝparos ĝin por la sekva Julo. Malrapide eliĝas dika libro, ĝuste tiu fabellibro, kiun ŝi deziris kaj atendis. Grandan dankon al Joulupukki!
Cuando papa reveni tra la porte, el porta en sua manos un paco no peti. El dise,
ce el ia trova lo en la neva prosima a la treno de Joulupukki. El xerca la nom
sur lo, trova lo, e leje en un vose clar: ”Joulupukki desira un Bon Natal a
Pirjo!” La espero reveni a Pirjo. La sintilis de joia reapare en sua oios. La candelas lumina plu forte. Papa pone la
paceta en la mano de Pirjo, e la xica desenrola cauta la paper colorosa, sin rompe.
On va reserva lo per la usa en natal seguente. Lenta un libro spesa esterni, esata acel libro
de fables, cual el ia desira e ateni. Multe grasias a Joulupukki!
Kommentit
Lähetä kommentti